Trompo en la reta vetsistemo por pliigi gajnojn en futbalaj matĉoj en Brazilo.


La gazetaro en Brazilo multe diskutas pri la parigita reta vetsistema trompado kaj pliigado de gajnoj en futbalo. Grupo de hazardludantoj, gviditaj de vetisto Thiago Chambó, manipulis rezultojn kaj utiligis diversajn strategiojn por trompi la kontraŭfraŭdajn sistemojn de la retejoj. 

Por klarigi tiun skemon, oni povas diri ke vetludantoj dividis la vetadojn en du malsamaj platformoj, Betano kaj Bet365, kaj uzis malsamajn kontojn por meti la saman veton. Krome, ili vetis pri malsamaj rezultoj en la ludo kiu estis parto de la vetado, tiel pliigante siajn ŝancojn por venki. Parigitaj aŭ multoblaj vetadoj estas oftaj kaj allogaj por plibonigi la profiton de investita mono. Ili ne nur limiĝas al futbalo, sed ankaŭ estas uzataj en aliaj sportaj eventoj, pri trejnistoj kaj pri ludantoj. Vetantoj povas fari kombinaĵojn, kiuj povas esti multoblaj aŭ parigitaj vetadoj, kie la probableco estas multobligita.

Tamen, aldone, la fraŭdantoj faris tion uzante kriman organizon por antaŭkombini kun kelkaj atletoj pri ĉikanaj agoj dum la matĉoj kaŭzante memgolon aŭ neatendidan faŭlon dum la matĉoj. Tiel multaj ludantoj prigajnis kriman monon kaj nuntempe, tio estas ĉie reliefigita al la ĝenerala publiko, damaĝante la imagon de futbalo en Brazilo.

Comentários

Postar um comentário