Imposta Taksado sur Vetludojn en Brazilo


La decido de la  nuna brazila registraro estas impostigi vetadon en sportludoj kaj ĝeneralajn vetludojn. La legaligo de hazardludoj en la Brazilo estas jam de multaj jardekoj diskutata temo. La impostiga propono havas nun tre verŝajnan eblecon ĉar la registraro treege deziras necesan monon por disvolviĝo de la lando.  

La decido de la antaŭa brazila registaro taksigi sportajn ludojn kaj vetajn agadojn jam malfermis la pordon por la leĝigo de hazardaj ludoj en la lando. La taksado de la vet-agado celas plifortigi la enspezon de la registaro, tamen, tio instigis intensan politikan disputon kaj reaktivigis la debaton pri hazardoludoj, tre malakceptitaj antaŭe en la lando. La entreprenistoj de ĉi tiu sektoro nun provas sin organizi por profitigi siajn negocojn por liberigi ĉiujn ludajn formojn. Dum la registaro serĉas pli da enspezado, la prezidanto de la Parlamenta Deputita Kamerao, Arthur Lira, minacas instali Parlamentan Komisionan Enketon (PKE) por konduki la debaton, ĉar li iel volas montri sian povon.

Argumentoj por la permeso de vetludoj inkluzivas:

  • Kreadon de enspezoj por la registaro: La permeso de vetludoj povas esti vaste kaj rapide produktiva fonto de enspezoj por la registaro.
  • Konsuman elektadon: Homoj devas havi la liberecon elekti kion fari kun siaj propraj financoj kaj kiel ŝpari por siaj celoj.
  • Malpermeso ne ĉiam funkcias - Malpermeso al vetludoj ne ĉiam funkcias kiel disvastigita, kaj malpermeso povas eĉ pli provoki ludemulojn al neleĝaj vetludoj.

Argumentoj kontraŭ la permeso de vetludoj inkluzivas:

  • Ludadon kiel fonto de problemoj - Ludado povas esti eksterordinara fonto de problemoj por ludantoj, inkluzive rilate al de individuaj financaj problemoj kaj problemoj pri mensa saneco kaj ties rilatoj.
  • Konfliktojn pri intereso - Ludoj de hazardaj ludoj povas malhelpi la ludantojn, ekz. pro psikologiaj kaj mensaj problemoj pro senrega ludemeco.
  • Profitadon de la industrio - Industrio de hazardaj ludoj ofte estas profitanta kun multaj kasinoj posedataj de grandaj korporacioj, sed la ludantoj mem tre probable suferas malprofitojn.
  • Aldone, kazinoj kaj ludsistemo estas tre verŝajna loko por "mona polurado", ĉefe el la krimaj organizaĵoj kaj el koruptado.

fonto: https://www.estadao.com.br/politica/taxacao-de-apostas-esportivas-por-governo-lula-acelera-lobby-pela-legalizacao-dos-jogos-de-azar/

Comentários