Manĝebla Kafo



Aspekto trompas, sed ne la gusto. La teksturo samtempe krakas kaj molas, la bruna tono... Aromaĵo kaj gusto, tamen, ĝi malkaŝas: ne estas ĉokolado, estas kafaĵo en manĝa premaĵo! Kiel en bona taso, oni sentas acidon, dolĉon kaj veluran korpon. Eblas trinki, ho ve, manĝi la kafon puran aŭ kun lakto.

Farita el 100% brazilaj arabgeneraj kafgranoj, la 'café de carré' (kvadrataĵo el kafo) estas alia maniero por ĝui la ingrediencojn. Pli malmulte sukera, sed neniam senkaloria (100 gramoj enhavas 528 kaloriojn). La premaĵoj ankaŭ uzeblas en kukoj, kremaĵoj, glaciaĵoj kaj aliaj desertoj.

La nigra versio havas tostitajn notojn de karamelo kaj migdaloj, dum la lakta estas pli kremohava, simila al bona kafkapuĉino (€ 5,40, 50 g). Ambaŭ estas ekskluzivecoj de Maison Pralus kaj estis kreitaj de ĉokoladisto François Pralus, en Roanne, Francio. François lernis labori kaj ami la kafgranojn el la fama brazila ĉefkuiristo Claude Troisgros.

Sinteze, li kreis manĝeblan kafaĵon en Francio, kie kafejoj estas tre populaj. La nova kreaĵo estas kafaj frandaĵoj kun iom da sukero, kiu estas kuirita per speciala metodo por produkti krakantan, manĝeblan kaf-tablojdon. La kafgranoj estas kuirataj kun malsimilaj ingrediencoj por krei diversajn gustumojn. La nova manĝebla kaf-frandaĵo jam fariĝis populara en la urbo de la kreanto.

Referenco: Titolo de la artikolo: Amigo de Claude Troisgros cria café para comer em sua cidade natal Fonto: Estadão URL: https://www.estadao.com.br/paladar/cafe-para-comer-foi-criado-por-amigo-de-claude-troisgros-em-sua-cidade-natal/

Comentários