Brazilo klopodas bloki "fake news" fenomenon



Brazilo forte klopodas aprobi leĝon kontraŭ la falsnovaĵoj en la reto. La leĝo, aprobenda en la parlamentejo de la lando, estas nomata de la gazetaro: "Leĝprojekto pri Fake News", kiu celas batali la disvastigon de falsaj kaj trompaj informoj en interreto. La leĝprojekto estas objekto de polemikaĵoj inter la defendantoj de esprimlibereco kaj de tiuj, kiuj kredas, ke falsnovaĵoj estas minaco al demokratio.

La leĝprojekto proponas taksojn kaj trudojn, kiel la postulo pri identigo de uzantoj en sociaj retoj, la respondeco de platformoj pri trompa enhavo, kaj la kreo de Konsilio pri Travidebleco kaj Respondeco en interreto.

La kritikistoj de la projekto argumentas, ke ĝi povas limigi la esprimliberecon kaj krei privatajn problemojn, krome, la proponitaj taksoj povas esti neefektivaj en praktiko. Aliflanke, la defendantoj kredas, ke reguligo estas necesa por eviti la manovradon de informoj kaj certigi la integrecon de elektoj kaj publika diskuto.

La nacio atente rigardas la ĉefajn argumentojn kaj poziciojn pri la leĝprojekto pri falsnovaĵoj, oni akompanas la diversajn vidpunktojn de politikistoj, civilaj organizaĵoj, kaj teknologiaj kaj juraj spertuloj. Famaj entreprenoj kontraŭ la leĝo estas Guglo kaj Fejsbuko, ĉar ili perdos miliardojn da dolaroj pro la establiĝo de la leĝo.

Comentários

Postar um comentário