Sciencistoj celas difini "homan epokon" por gvidi politikajn decidojn pri daŭripovo.


La serĉado de pli puraj energioj estas unu el la plej gravaj defioj por redukti karbongasan ellason al la atmosfero kaj alfronti la klimatajn ŝanĝojn. Ili ankaŭ kostos rimedojn al la planedo. Ok miliardoj da homoj, sed kune oni posedas la ŝanĝkapablon, kiu lasos porĉiame la markojn de tiu decido - ĉu ili estos bonaj aŭ ne.

Tio estas kion diras la geologo Colin Waters, sekretario de la AWG,  Laborgrupo de Antropoceno. Kunigante 40 sciencistojn, la kolektivo pretas por prezenti proponon por la "golden spike", ora ekesto, ie ajn en la Tero, kiu servos kiel bazo por difini la Antropocenon, la nomatan "homa epoko".

Por la sciencistoj de la AWG, la nova geologia epoko de la Tero estas farata de la homa agado, pro la ekspansio de industria produktado kaj la ampleksigo de la daŭra tergloba konsumado. Tiu teorio estas diskutita ekde 2009 de tiu grupo de esploristoj.

Waters, profesoro ĉe Universitato de Leicester en Britio, estis proparolanto de AWG por traduki la implikaĵojn de nova epoko sur la planedo kaj kial tio estas grava. En tiu semajno li vizitas Brazilon por la unua fojo por partopreni la grandan renkontiĝon de 2023 de la Brazila Akademio de Sciencoj en Rio de Janeiro.

"Nia laborgrupo scias, ke ekzistas sciencaj pruvoj [de la Antropoceno]. Kion ni povas fari estas uzi tion por gvidi niajn decidojn por daŭripova ekzisto de la homaro kaj vivestaĵoj. "Kiel tio estas uzota de homoj? Tio implicas  politikajn agadojn", diras Waters en ekskluziva intervjuo al Folha. "Tamen vi komencas demandi al vi mem: kiel ni traktas tiun planedon? Ĉu ekestos ŝanĝiĝo?"

Fonto: https://www1.folha.uol.com.br/ambiente/2023/05/transicao-para-energias-renovaveis-tambem-tera-impacto-no-planeta-diz-cientista.shtml



Comentários